en radiaj komunikaĵoj plene pri novjarkatastrofoj ĉar homoj navigas per lofoj apude piroteknikaĵoj kaj poste bruliĝas kandeloj antaŭ la funebraj altaroj tristiĝas tonoj de fanfaroj ĉe disŝiritaj nigraj veloj sed venos certe novaj jaroj en kiuj fruktiĝos la celoj sen timigantaj kontraŭstaroj oni ridegos je distraĵoj flustros amante konkaj ŝeloj pri aventuraj memoraĵoj