Soneto pri la persekuto
horoj kun rusa poezio 
la dekkvara de januaro 
estas tago de Nova Jaro 
en ortodoksa eklezio 

dum vintraj tagoj mi memoras 
pri tiuj kiuj min tre ŝatis 
mian talenton aprobatis 
pasinteco milde odoras 

mi vivas - aliaj infanoj 
ne havis tiom da feliĉo 
mortis de murdoj aŭ malsanoj 

tra tuta morala deklivo 
persekutas min la kondiĉo 
verkado - aventura vivo
Zuriko, la 14an de januaro 2001