Soneto pri la liberigo
"mil naŭcent kvardek kvina jaro 
Varsovion de la germanoj 
liberigis ruĝpartianoj 
kaj tiam komencis koŝmaro" 

ĉi primitivan opinion 
stultulo prenas aprobate 
kaj same ĵetas aŭtomate 
la homan dignon en nenion 

oni devas diferencigi 
terurajn ideologiojn 
de la esprimo "liberigi" 

neniu rajtas min devigi 
por laŭdi la patologiojn 
sed povas ideojn instigi
Zuriko, la 17an de januaro 2001