Soneto januarribele
virinoj kun nigraj vestaĵoj 
kaj krucoj sur brustoj funebre 
viroj en Siberio febre 
plendas pro frostaj sklavmanĝaĵoj 

jen bildoj pri insurekcioj 
herooj de nacia mito 
staras sur sokloj de merito 
sed kontraŭ aliaj nacioj 

neniu skribas kial povoj 
velkis kiel tiĝoj terpomaj 
kaj ne pri la servutaj movoj 

servutuloj kontraŭ nobeloj 
kun konkerintoj - mastroj domaj 
batalis nur por propraj celoj
Zuriko, la 22an de januaro 2001