Soneto je mezuro plusa
literaturo ne plu zorgas 
pri sia profetuma rolo 
pli ĝuste agas per petolo 
aŭ sin pri si mem tre absorbas 

krom tiu ĉi amuza tasko 
agadas en supera grado 
por la interna pensmigrado 
do ĝi ne falas en fiasko 

konstruas tute propran mondon 
precipe de individuoj 
faras literaturan rondon 

ĝi estas tre ofte lakmuso 
por niaj intelektaj truoj 
mezurante saĝon en pluso
Zuriko, la 26an de januaro 2001