Soneto pri duflanka Davos
al unu svisa mont-urbeto 
venis la plej gravaj riĉuloj 
kontraŭe alternativuloj 
batalis kun granda impeto 

rezulte de tiu konflikto 
ribelo venis al Zuriko 
kaj de butiko al butiko 
post detruo restis aflikto 

unuaflanke globalizo 
kaj duaflanke vandalizo 
kiel kaŭzo por analizo 

ambaŭflanke troviĝas vero 
ambaŭ flankoj zorgas pri tero 
suferante je la ofero
Zuriko, la 28an de januaro 2001