Soneto pri Janina Kasprzak
unue miksita salato 
kun saŭco more delikata 
poste okzalsupo ŝatata 
fiŝo kaj oksikoka fato 

Janina Kasprzak - sinjorino 
kuiris majstre kaj ni ambaŭ 
Barbara kaj mi manĝis kvazaŭ 
gemanĝeguloj kun rutino 

blankvino fluis kaj grap-brando 
la gusto ŝajnis aprobata 
do petoliĝis nia frando 

konkludo sonas ĉikondiĉe 
ĉe manĝo bone kuirata 
la tempo trapasas feliĉe
Zuriko, la 5an de januaro 2001