Soneto kun spiritkontaktoj
tiujn kazojn mi ne komprenas 
ke mi pensas pri tiuj homoj 
kiuj ĵus fariĝas fantomoj 
kaj mortmomente al mi venas 

matene mi ĝuste rakontis 
pri de Witold Szalonek sono 
"mutanza" kaj tiu rezono 
tuj poste realon konfrontis 

kiam mi reaŭdis kasedon 
alvenis la trista informo 
ke li mortis - mi perdis kredon 

antaŭe multfoje similaj 
hantoj min frapetis dum dormo 
miaj sentoj estis labilaj 
Zuriko, la 12an de oktobro 2001