Soneto pri hororsilento
matene senmovaj folioj 
silentas - kaŝtanoj ne falas 
televidhororo regalas 
la mondon per anomalioj 

usonanoj bombardas homojn 
kaj magazenojn kun nutraĵoj 
iliaj servitudaj draĵoj 
posedas okupajn simptomojn 

elitoj silentas neŭtrale 
diras "silento estas oro" 
sed proverbo sonas banale 

tamen iu tute hazarde 
foriras de damnita moro 
kritikante Usonon arde 
Astano, la 17an de oktobro 2001