Soneto pri lingvaj speguloj
"In der Not frisst der Teufel Flügen"
diris al Barbara avino 
al mezuro konformas vino 
"nach 'Nastrano' werden wir lügen" 

tiuj germanlingvaj enpuŝoj 
kun la signifoj nacilingvaj 
por aliaj estas enigmaj 
grumblas en esperantaj buŝoj 

lingvokono krom Esperanto 
estas sur nia mondo urĝa 
por ke ne ekestu perdanto 

pri tio scias emigranto 
manko de lingvoj estas skurĝa 
kaj malutila por vaganto 
Astano, la 20an de oktobro 2001