Soneto pri SWISSAIR-bankroto
la plej sekura fluglinio 
sur la mondo ĝuste bankrotis 
do ĉiuj ĝin vane dorlotis 
estas amara ironio 

bankisto krediton promesis 
forflugis per propra maŝino 
entute ne helpis rutino 
foje jesis foje maljesis 

la sloganon portis pilotoj 
"krom mono estas ankaŭ homoj" 
kontraŭ ili estis komplotoj 

Barbara ploras ĉar ŝi iam 
instruis ilin kaj nun dromoj 
de SWISSAIR silentas por ĉiam 
Zuriko, la 3an de oktobro 2001