Soneto kun granda danĝero
estis sekura mondangulo 
sed bedaŭrinde jam ŝanĝiĝas 
hodiaŭ perforto disiĝas 
timas ĉiu ne nur riĉulo 

oni diskutas pri konceptoj
sed atakoj ŝteloj kaj batoj 
dum tagoj kaj noktoj sur stratoj 
ne apartenas al esceptoj 

respondecas pri tio povo 
kiu regas lefta aŭ rekta 
simile per deklara blovo 

"aĉetu brikon" oni ridis 
nun rabo estas pli perfekta 
tion neniu antaŭvidis 
Zuriko, la 31an de oktobro 2001