en "vis à vis" estis tumulte inter supo kaj porkkotleto mi sidis kun mia pamfleto sed mi ne scias ĉu rezulte etoso estis tre agrabla oni povas eĉ diri ĝoja kaj disputado paranoja sen unu vorto malafabla eĉ dek librojn oni aĉetis multaj trafoliumis vane kaj kaŝe versojn interpretis venontfoje estos fakturo mi eldonos ĝin filigrane tamen kun kvoto kiel turo