Soneto pri aktorparolo
aktoro devas esti fama 
kaj pri tio li mem parolas 
tiel sian feblecon rolas 
afero enua ne drama 

mi tre ŝatas kiam li legas 
kaj konvinkas min lia voĉo 
tiam ne ekestas riproĉo 
ankaŭ mi entute ne negas 

sed ne donis lin ĉion Dio 
ekzemple simplan humilecon 
tio estas anomalio 

tamen oni esceptojn trovas 
saĝeco trabatas artecon 
malgraŭ tumulto aĉe movas 
Bastiono de Silento, la 14an de novembro 2001