Soneto pri du opinioj
pezaj tempoj nigraj momentoj 
ne foriru oldul' vespere 
ĉar oni vin traktos kapere 
prenos reston de viaj rentoj 

tiuj sovaĝuloj kriaĉis 
mi akvon elverŝis sur ili 
ili tuj komencis trankvili 
sed l' metodo al mi ne plaĉis 

en mia memoro polico 
estis ĉiam kontraŭa flanko 
kion fari kun brumalico? 

mi ja ne estas denuncanto 
tamen tiu nigro sur blanko 
trairis limon de brukvanto 
Zuriko, la 17an de novembro 2001