Soneto pri venanta frosto
mi supozas ke venos frosto 
al Bastiono de Silento 
kaj estas nun taŭga momento 
por akvofermado kaj tosto 

akvo laŭ eco glaciiĝas 
kun ĝi ankaŭ koncerna krano 
poste dum reparo per mano 
eĉ la tuta korpo frostiĝas 

pro tio mi devas sekure 
eniri malhelan kanalon 
malgraŭ ĝi aspektas obskure 

laŭte raslas mia makzelo 
pro malvarmo atingas skalon 
je kiu ne helpas mantelo

Bastiono de Silento, la 19an de novembro 2001