Soneto post la vernisaĵo
mi rimarkis dum vernisaĵo 
ke l' artisto tre bone fartas 
eĉ se l' bildojn neniu vartas 
enigma estas l' arta draĵo 

mi gvidis iam galerion 
ĉiu verko havis spiriton 
mi ŝatis artistan profiton 
hanto eniris materion 

"aĉetu brikon!" nun aŭdebla 
sed en tute alia sfero 
"aĉetu bildon" - tute febla 

kelkaj sinjoroj bonvestitaj 
babilis pri artdegenero 
laŭ opinioj neofitaj 
Adliswil, la 23an de novembro 2001