Soneto por Danka Żebrowska
kara Danka de maturiĝo 
barigas nin tempo nebula 
dum l' monda paso matrikula 
kun muriĝo kaj malmuriĝo 

ekzemple la muro berlina 
estis jam poste konstruita 
ol nia klaso maturita 
staras ankoraŭ palestina 

kaj ekzistas aliaj muroj 
en spiritoj de patriotoj 
kun la naciismaj aŭguroj 

kara Dana ni ja riĉiĝis 
per balotoj kaj per bojkotoj 
kaj al Bono ni proksimiĝis 
Zuriko, la 29an de novembro 2001