Soneto je malaperado
tre ofte ĉio iras glate 
diras tiuj kiuj laboras 
tamen se laboro fetoras 
tiam efektoj sonas fate 

ĝuste „word 2000-a” foriris 
al tute kaŝita loĝloko 
kaj por tajpanto restis moko 
sed pro la sperto li ne miris 

dum surbendigado silenta 
iu ekkriis tre sovaĝe 
dum enhavo temis omaĝe 

Helmut Vogel kaj temo enta 
kun Wałęsa kaj Jaruzelski 
post malapero emas kreski 
Zuriko, la 9an de novembro 2001