Soneto pri la longa nokto
pri tiu menciita nupto 
ekestis diversaj legendoj 
ankaŭ kelkaj radiaj bendoj 
neniu diris pri volupto 

deliroj sonĝoj nekredeblaj 
pri blankaj kaj violaj musoj 
krom tio sufokantaj tusoj 
pro internaj organoj feblaj 

Teresa pri milito diris 
mi ne sentis pri kio temas 
kaj poste mi terure miris 

tiu evento min inspiris 
mi kantis - nun kazo dilemas 
realeco sencon eltiris 




Zuriko, la 13an de decembro 2001