Soneto denove kun nasko
ŝi spiras per ŝercaj ideoj 
por ke ĉiam estu agrable 
kaj ŝi faras ĉion probable 
volonte laŭ varieteoj 

kvindek kvar rozojn mi aĉetis 
dirante poste pri feliĉo 
eĉ se en ĝi troviĝas kiĉo 
tiun detalon mi obĵetis 

floroj nun troviĝas en vazo 
etoso estas florigita 
por ĉampano estas okazo 

ĉiujare laŭ kona moro 
daŭras festeno naskigita 
precipe kun bona humoro 
Zuriko, la 17an de decembro 2001