Soneto kun kristnaska tosto
kantu "forfluas vigle vivo" 
kaj "cent jarojn" kun raŭka voĉo 
ĝis venos venonta riproĉo 
vi ĝoju laŭ alternativo 

drinku je l' sano de bin Laden 
aŭ je l' sano de Bush laŭ volo
ambaŭ zorgas pri l' sama rolo 
la sama banko l' sama faden' 

ne provu serĉi teroristojn 
ĉar povas ŝvelaĵo aperi 
sur frunto - vi serĉu artistojn 

tostu por si je sia sano 
ne provu ĉe tio koleri 
ĉar vin ne sufiĉos por pano 
Zuriko, la 19an de decembro 2001