Soneto - kion perdis Berto?
ŝi sendis tiun volumeton 
de Bert' al mi kaj al Barbara 
afero duoble separa 
montranta nur unu portreton 

interne la biografio 
alia ol en realeco 
mortinto ne diris pri deco 
sed pri griza filozofio 

nur fotoj devenas de l' stato 
en kiu al li venis morto 
ni kantas pri eterna fato 

mia soneto pri kaŝtano 
kiu krevis laŭ lia sorto 
estis aŭguro de rikano 
Zuriko, la 20an de decembro 2001