Soneto pri l' vorto NENIO
precizeco ludas nun rolon 
prononco "mi skribus NENION" 
ne diras "mi ne skribus ion" 
same "ne postiru ĥoĥolon" 

pri forgesita naskiĝtago 
oni ne povas nun mencii 
kaj ankaŭ vane emocii 
ĉar tiam povus esti blago 

tiu "pri io aŭ nenio" 
ĉe komenco de tiu verko 
aspektas kiel ironio 

mi nenion prenas sed donas 
ne gravas atendata ĉerko 
ĝis fino mi ion proponas 
Zuriko, la 21an de decembro 2001