Soneto kun kristnaska moro
madrigalistoj antaŭ domo 
bele kantis kristnaskajn kantojn 
mi volis renkonti vagantojn 
sed ili foriris al dromo 

Guarda estas bela vilaĝo 
ĉiu domo havas blazonon 
oni taksas tiun imponon 
asekuron kontraŭ damaĝo 

kiel ĉie ekzistas mitoj 
sendataj de buŝo al buŝo 
kaj preskaŭ ĉiam kun kortuŝo 

l' koruso nun kun emocio 
kantas en la restoracio 
ni iros tien kun hezitoj 
Guarda, la 27an de decembro 2001