Soneto silvestre recepta
tiom da kiom da monatoj 
dek du specoj de svisfromaĝo 
kuirataj je mildengaĝo 
kun blankvino kaj spicaj gratoj 

kun ajlo kun maizfaruno 
miksita en kirŝo muskate 
salo kaj pipro tre rilate 
al konsisto de oportuno 

poste sur alkoholbrulilo 
oni varmigas la miksturon 
dum manĝado per panforkilo 

ĉiuj manĝas el unu poto 
tiu rito havas kulturon 
de pekulo kaj de bigoto
Guarda, la 31an de decembro 2001