Soneto pri simpla fonduo
kvarcent gramojn da miksfromaĝo 
du decilitrojn de blankvino 
terpomfaruno pipro - fino 
pano kirŝbrando por kuraĝo 

ĉi tiu kutima manĝaĵo 
por vintraj vesperoj utilas 
kiam gustumantoj babilas 
distriĝas tuta ĉirkaŭaĵo 

manĝante de poto komuna 
oni impresas sociale 
ke mondo estas oportuna 

tuj poste en televidilo 
terura tertremo brutale 
rememorigas pri humilo
Zuriko, la 1an de februaro 2001