Soneto en vilaĝetoso
dum turoj dimanĉe sonoras 
ĉe Bastiono de Silento 
antaŭprintempe hurlas vento 
ĝardenoj neĝborule floras 

anstataŭ la nupton ĉeesti 
kun la idoj de la parencoj 
pro la situaj diferencoj 
ni volas ĉe kameno festi 

terpomojn friti kaj fromaĝon 
trinki blankan aŭ ruĝan vinon 
ĝui kastelan avantaĝon 

viziti pitoreskvilaĝon
frapeti muĝantan bovinon 
kamparanojn doni omaĝon
Bastiono de Silento, la 11an de februaro 2001