Soneto pri kato strirufa
elkreskis de l' neĝa pejzaĝo 
subite strirufa kateto 
eksaltis sur nia vojeto 
miaŭis pri la avantaĝo 

de l' supro l' tegmenta vilaĝo 
kovrita per freŝa neĝeto 
aspektis kiel fabeleto 
magia je sorĉa etaĝo 

ĉielo bluiĝas safire 
vespere alvenos la luno 
influos nin ĉiujn sopire 

unue ni agos delire 
entreprenante per fortuno 
sed poste kviete inspire
Guarda, la 17an de februaro 2001