Soneto pri sento baneca
baseno inter neĝaj montoj 
varmigita akvo vaporas 
sulture kaj sale odoras 
pro ĝojo eĉ mankas rakontoj 

plezuron eldoni per vortoj 
ne estas facile en bano 
pri vivo banala slogano 
ekestas en la sportraportoj 

oni devas la bonan tagon 
daŭrigi per vespera ĝuo 
imiti sorĉiston aŭ magon 

ni trovis alian eblecon 
kuirante svisan fonduon 
per kirŝo ni sentis banecon
Guarda, la 19an de februaro 2001