Soneto pri tempa impliko
danĝero en patrina preĝo 
kun sankta kandelo Maria 
min gvidas al lando varia 
tra frosta ebeno de neĝo 

lupoj foriras tuj de lumo 
kaj vojo fariĝas sekura 
sed vivo spite aventura 
perdiĝas senvole en fumo 

forviŝitaj spuroj de sledo 
ankoraŭ restas en memoro 
implike kun perdita kredo 

bedaŭre ĉio komlikiĝas 
ĝuste pro manko de humoro 
kiu nostalgie frostiĝas
Bastiono de Silento, la 2an de februaro 2001