Soneto pri fora sledado
tuj post la matenmanĝo frua 
ni prenis luĝojn kaj foriris 
ĉar pri sledado ni sopiris 
la aventuro estis ĝua 

piede longe suprentiri 
la sledon ĝis la fora pinto 
kaj senti sin kiel venkinto 
sed pri senpezeco ne miri 

penego vokas rekompencon 
malsupren sledi grimpi sledi 
kelkfoje mezuri potencon 

plezuro daŭras senkonscie 
ĝis ascendado śajnas cedi 
dum forto reagas racie
Guarda, la 20an de februaro 2001