Soneto radioeldona
anonco fariĝis prokrasta 
ĉar ne ĉio bone funkciis 
dum kelkaj tagoj mi menciis 
ke interreto estas vasta 

eldono unua kaj lasta 
sed Pro Helvetia ne kapablas 
tion kion mi nun probablas 
ke ĝia rolo ŝajnas kasta 

eĉ homoj plene edukitaj 
ne ĉion scipovas kompreni 
pri eldonejoj radiitaj 

lora punkto coho kaj kliki 
dekdu minutojn entrepreni 
senpage programon radiki
Zuriko, la 26an de februaro 2001