Soneto iom depresia
tiu ĉi tago ne ekzistas 
en ĉiujara kalendaro 
la vera dato de avaro 
nur unu kvaronon elvistas 

mi ne estas tiel ŝparema 
ĉijare ankaŭ mi eldonas 
la versojn kiuj vane sonas 
ĉar celo aspektas dilema 

verduloj membriĝis en NATO 
socialistoj tre aktivis 
militante por la rabato 

ĉefe de usona moralo 
kiu per mortpuno deklivis 
al la plej depresia valo
Zuriko, la 29an de februaro 2001