Soneto pri kelkaj nocioj
adresa signo - "as" mallonge 
"heliko" sonas eĉ pli bone 
"po-signo" laŭ "Duden" miskone 
ĉar venas signifo forsponge 

por "klikon" "kliki" per "klikilo" 
ne tuŝante la veran klikon 
kiu havas aĉan fortikon 
por haki en la komputilo 

hakistoj "surfas" aŭ "navigas" 
hakante interretan mondon 
kvankam surfo disbatas ondon 

praktiko nociojn certigas 
miksante iom la regulojn 
sed ne timigante "hakulojn"
Zuriko, la 6an de februaro 2001