Soneto pri esperbalado
mi prenis nekutiman taskon 
por ke mi malmilitarigu 
la himnon kaj ritmon pacigu 
ŝanĝante etoson ne naskon 

ĉu Zamenhof vere intencis 
feliĉigi homojn milite 
per marŝo aganta ekscite 
aŭ de Menil bruon komencis 

dum kelkaj horoj mi ekzercis 
fokstroton tangon polonezon 
mazurke kaj polke mi ŝercis 

konvinkas min balada bluso 
melodio perdas frenezon 
kaj povas ĝin kanti koruso
Zuriko, la 1an de marto 2001