Soneto pri sankta baroko
la tuta tago estis pluva 
Agnesa kaj mi je singardo 
veturadis kun Leonardo 
tra svisa ebeno montkuva

antaŭ Nigra Madono preĝon 
mi flustris ĉar klostra preĝejo 
estas mirinda omaĝejo 
por ĝui plene mistikleĝon 

en la kafejo vid-al-vide 
gustumante pomajn dolĉaĵojn 
admiris ni klostron kunside 

sendepende de la vetero 
Maria benas vidindaĵojn 
sanktece odoras aero
Einsiedeln, la 14an de marto 2001