Soneto pri Zurik-Opero
konkurson pri l' teatro venkis 
arkitektoj Ferdinand Fellner 
Tomasz Pryliński kaj Hermann Helmer 
sed krakovanoj spite benkis 

okazis en la urbo striko 
konsilantoj "jes" - urbanoj "ne" 
finfine oni decidis ke 
l' projekton vendi al Zuriko 

zurikanoj ĉimaniere 
havas l' novbarokan operon 
en kiu mi ridas sincere 

anstataŭ esti plore trista 
Puccini verkis kiĉfuŝeron 
krom tio ĝi restas artista
Bastiono de Silento, la 21an de marto 2001