Soneto kontraŭ inhalaĵo
je l' oka vokis min Gasparo 
por diri ke en la vinkelo 
okazos drinka bagatelo 
kaj mi forgesu pri avaro 

mi devas veni kaj gustumi 
la plej bonajn italajn vinojn 
trovante tie libertinojn 
inhali fumon - mem ne fumi 

ho ne mia kara amiko 
vi iros tien tute sola 
dum skribos mi pri estetiko 

ke vino - la dia trinkaĵo 
saniga povdona petola 
restas por mi nur memoraĵo
Zuriko, la 22an de marto 2001