Soneto pri tempest-spektaklo
unue fora fono brilis 
per okulfrapa violbluo 
kaj poste diseĥiĝis bruo 
ĉielo la teron enfilis 

fascina natura spektaklo 
en kiu rolojn ludas fulmoj 
per densa ozono en pulmoj 
la menson trairas miraklo 

ĉifoje aero senmove 
demonstris sian paciencon 
(kutime reagas tre blove)

subite ĉio trankviliĝis 
atmosfero ŝanĝis frekvencon 
tuj pluvo flustre ekmoviĝis
Zuriko, la 24an de marto 2001