Soneto je la malsantago
la monda tago de malsanaj 
kortuĊigis la prezidenton 
de svisoj kiu la momenton 
trovis por la temoj infanaj 

konvinkis min la argumentoj 
ke sportaj kluboj nun furoras 
dum hospitaloj malfavoras 
per la dolorigaj preventoj 

kun sano al granda sukceso 
malsanuloj prenas kompaton 
revante pri la vivpermeso 

por homoj en la hospitalo 
komprenante ilian staton 
malsantago estas formalo
Zuriko, la 3an de marto 2001