Soneto pri meridiano
la marta suno min instigas 
al Bastiono de Silento 
veturi sed la dorma sento 
ankaŭ pri lito memorigas 

mi sidas antaŭ la fenestro 
kaj spiras la vintran aeron 
antaŭprintempan atmosferon 
jam ludas ĉiela orkestro 

esperante esperantano 
en la nova civitaneco 
la esperanta civitano 

diable ĉu ne radiano 
radioj - suna realeco 
latitudo meridiano
Zuriko, la 5an de marto 2001