Soneto je paskaj kutimoj
aŭdante papan homilion 
kaj bondeziron esperantan 
vidante amason preĝantan 
mi prenas de breto biblion 

sur ĉiuj paĝoj la enhavo 
ekscitas kiel krimromano 
mi sentas min kiel kristano 
morale en fremda enklavo 

ne diru mi nun pri detaloj 
ĉar ĉiu homo kredas sole 
nur kun la similaj vokaloj 

festante la Resurekcion 
pri morto mi pensas petole 
sed ĝi ne signifas fikcion
Zuriko, la 15an de aprilo 2001