Soneto pri salinaj domoj
preskaŭ ĉiuj domoj vilaĝaj 
havas terasojn oriente 
kun blankaj kolonoj tegmente 
kiel benkaj sokloj etaĝaj 

ĉefloko estas kuirejo 
en kiu oni povas manĝi 
kaj kromajn aferojn aranĝi 
flanksube troviĝas mastrejo 

nordflanke nur la fenestreto 
per krado ornamas muregon 
okcidente roka monteto 

antaŭterasa vidindaĵo 
alpuŝas multkoloran tegon 
tra mara eola kreaĵo
Lingua, la 20an de aprilo 2001