Soneto pri itala manĝo
aŭtobuse ĉe l' mara bordo 
al Malfa poste al Rinella 
perpiede - haveneto bela 
al Lingua ŝipe - la rekordo 

la glaciaĵoj ĉe Alfredo 
promeno al la marlanterno 
kaj fore denove taverno 
kun pasta kaj vina bufedo 

jes mi rakontas pri nenio 
sed la italaj bongustaĵoj 
estas la bunta simfonio 

oni ne povas preterpasi 
ne menciante pri manĝaĵoj 
mi ilin ja ne povas lasi
Lingua, la 22an de aprilo 2001