Soneto preskaŭ ambrozia
la tempo pasas en trankvilo 
nenio eksterordinara 
ni ne veturas al Pollara 
teraso fariĝas azilo 

nur zumas perdita tabano 
lacerto susuras en ŝtonoj 
de arboj kuras birdaj sonoj 
agrabliĝas nia kabano 

subsune ekestas ardio 
interne reciprokas frido 
bluiĝas tuta Eolio 

odoras dolĉa malvazio 
kun citrono kaj adonido 
bongustas kiel ambrozio
Lingua, la 27an de aprilo 2001