Soneto kun zorgoj je celoj
mi sin mem dividas detale 
zorgante pri la bagateloj 
anstataŭ zorgi pri la celoj 
kiuj ne aspektas banale 

ekzemple la surbendigado 
de versoj efektas konkrete 
sed banaliĝas interrete 
per globaliz-malpurigado 

la tutmonda balaaĵaro 
kun miaj sonetoj kaj voĉo 
sen mia propra kontraŭstaro 

oni parolas pri homaro 
kaj pri milito sen riproĉo 
inter fia repertuaro
Zuriko, la 5an de aprilo 2001