Soneto pri majaj bataloj
ĝuste ni venis al Zuriko 
kiam finiĝis ĉe l' stacio 
la maja manifestacio 
police laŭ frua indiko 

mi iris al domo piede 
ĉar por mi mankis pinglomono 
Barbara ridis en vagono 
sed poste atendis min tede 

vespere svisa televido 
raportis pri multaj bataloj 
en Berlino kaj en Madrido 

kaj poloj preskaŭ ne menciis 
pri majaj eventaj kialoj 
naŭ tagojn ili malfunkciis
Zuriko, la 1an de majo 2001