herbejo odoras per fojno nur unu flanko flavas flore pejzaĝon striitan kolore eniras monto kvazaŭ kojno formikoj de kulmo al kulmo trairas serĉante la vojon por gvidi la tutan konvojon al ombro sen la suna fulmo ilia mondo estas eta la vidindaĵo limigita per la instinkto societa komuno ŝajnas programita de iu mistero sekreta kaj ĉiu funkcio ekscita