Soneto kun lingva konsilo
alvokis la kunlaboranto 
"en Nova Zurika Gazeto 
tre favora artikoleto 
pri bjalistoka Esperanto" 

vespere televid-ludanto 
tre vigla romantradukisto 
sur lia bunta lingvojlisto 
troviĝas ankaŭ Esperanto 

poste aliaj telefonis 
ĉar ili tralegis pri l' majstro 
kiun ili tute ne konis 

lernu l' lingvon karaj amikoj 
homo vivas ne nur per gastro 
ankaŭ per klaraj komunikoj
Zuriko, la 14an de majo 2001